La Plott Hound estas unu el la posteuloj de germanaj ĉashundoj, la hanovriaj odorhundoj. Hound estas la angla termino por hundo. Du fratoj kun la familia nomo Plott alportis la hundojn de Germanio ĝis Norda Karolino en la 1750-aj jaroj.
Tie, la hardita Plott Hound estis uzita por ĉasi ursojn, sovaĝajn bredporkojn, kaj lavursojn en la montregionoj. Ĉi tiu raso de hundo ankaŭ povas trovi lavursojn en arboj. Pro tio, li ankaŭ estas konata kiel la Plott Coonhound.
Ĉu vi sciis, ke la Plott Hound estas la tiel nomata Ŝtata Hundo de la usona ŝtato Norda Karolino? Plejofte, la oficialaj Ŝtathundoj havas historian ligon al la respektiva ŝtato.